Kreite je printempo 2004 GOLEMFABRIKA arigas fotistojn, filmistojn kaj ĵurnalistojn, kiuj ĉiuj interesiĝegas al la landoj nomitaj "orientaj".
Tiu mondpeco estas por ni objekto de konstantaj atento kaj pripenso, kiujn la kolapso de la sovetia bloko ankoraŭ pli necesigis. Ni celas fari memorlaboron, pripensi la ŝanĝojn en tiuj landoj kaj studi diverĝojn kaj konverĝojn inter Oriento kaj Okcidento, ĉefe en ambaŭ eŭropaj partoj longtempe arbitre stampitaj de tiu diseco.
Do ni proponas atestojn pri tio, kio venas el pasinteco, pri elmigrintaj komunumoj, malplimultoj, socievoluoj kaj konsekvencoj de la eniro de multaj el tiuj landoj en la Eŭropan Komunumon.
Kiel sendependuloj ni unuope laboras pri aliaj temoj per riportaĵoj kaj dokumentaroj; proksime al ni kaj ankaŭ iomete pli okcidente ol nia Oriento.
|